|
|
Musée national de Port-Royal des
Champs |
||||
|
|
abbaye et granges | histoire | collections | activités | recherches
| informations pratiques |
||||
|
|
Port-Royal Fondita
en 1204, la abatejo de Port Royal [por rŭajal]
de la kampoj iĝas jam lomence de la 17-a jarcento historia loko de la
katolika reformo dub impulso de fama Patrino Angélique, kiu restarigis tie la
regulon de Sankta Benedikto. Instalita en Parizo en 1625, la komuneco
transpasas sub la juridikcio de la Pariza ĉefepiskopo
kaj iĝas, en 1647, Port-Royal de la Sankta-Sakramento. Ĉirkaŭ
1635 abato Saint Cyran fariĝas la spirita direktoro de la monaĥinejo, akcelas la konstituon de la grupo de la
"soluloj", instalita en Parizo kaj poste en la Kampoj, kaj inspiras
la fondo de la "malgrandaj lernejoj", dank'al kiu Port-Royal estas
unu el naskiĝlokoj de moderna pedagogio. Abato
Saint Cyran, amiko de Cornelius Janseno, estas ankaŭ, kun Antono Arnauld
[arno], frato de Patrino Angélique, inicianto de teologia fluo, retroiranta
al la legado de la Patroj de la Eklezio, precipe de Sankta Aŭgusteno.
Kondamnita de Romo en 1642, "Augustinus" de Jansenius iĝis
motivo de akraj polemikoj, kies proparolantoj iĝas Antono Arnault kaj la
soluloj de Port-Royal. Ĉefa fonto de la jansemisma penso en Francio,
Port- Royal montriĝas kiel loko de rezistado al
la reĝa povo, kiun Ludoviko XIV-a ne sukcesas cedigi, dum sia tuta longa reĝado.
En 1661, li ordonas la disigon de la
Soluloj kaj la fermo de la Malgrandaj Lernejoj. La "Paco de la
Eklezio", en 1669, signas paŭzon en la kontraŭjansenisma
politiko, kaj la abatejo ĝuas duan Oran Eraon, sub la potenca protektado
de dukino de Longueville, kuzino de la reĝo. Post la Nimega Paco kaj la
morto de sia kuzino en 1669, kaj poste de 1705 ĝis 1713, la maljuniĝanta
reĝo strebas por malaperigi la jansenistojn el la reĝlando. Ne
sukcesinte trudi la monaĥinojn de Port-Royal al obeo, li dissendigas ilin en 1709 kaj
detruigas ilian abatejon du jarojn poste. Precipa
intelekta centro de la Granda Jarcento, Port-Royal ekzercas realan fascinadon
al pluraj generacioj de verkistoj kaj
pensuloj en kies unua rango estas Pascal, Racine, La Fontaine, Sinjorino de
Sévigné ktp. La ruinoj de la abatejo
La malgrandaj lernejoj En
1651, la Soluloj de Port-Royal konstruigis loĝejon elegante simplan,
destinitan por loĝigi la "Malgrandajn Lernejojn". Fine de la
XIX-a jarcento, la posedantoj de la
bieno konstruigis alon laŭ la sama intenco. En tiuj konstruaĵoj
estis instalita la muzeo ekde 1962. Tie oni povas vidi plurajn pentraĵojn,
kiujn Champaigne faris por la abatejo. La farmo de la Garbejoj
La loĝejo de la soluloj La antaŭa loĝejo de la
soluloj, starante plilongige al la "Malgrandaj Lernejoj", estos
baldaŭ restaŭrita kaj enhavos la biblitekon de la muzeo kaj centron
de esplorado destinita al Jansenismo kaj historio de la spiritualismo.
La fruktarbejo kaj la
historiaj ĝardenoj
La
fruktarbejo, plantita antaŭ la malgrandaj lernejoj, estas restarigo de la fruktarbejo
plantita de Robert Arnauld d'Andilly, frato de Patrino Angélique, izoliĝinta
en la Kampojn. Legomĝardeno,
medicina kaj bukeda ĝardeno,
plantita malantaŭ la farmo, elvokas la antaŭajn monaĥejajn ĝardenojn.
|
||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
|||||
|
|
abbaye et granges | histoire | collections | activités | recherches
| informations pratiques |